fortunes-eo por Debian ---------------------- Ĉar mi ŝatas unikodon, kaj mi preferus ke la linuksa mondo uzu UTF-8 kiel defaŭlta kodo (tio tre simpligus inter-ligvan kaj plur-lingvan komunikadon, kaj aferon kun lokaĵaroj), la ĉefa pakaĵo (fortune-eo) estas en UTF-8 kodo, kaj mi supozas ke vi uzas unikodan esperantan lokaĵaron, en unikoda konzolo. Por tiuj malfeliĉaj homoj, kiuj ne povas (aŭ volas) uzi unikodon, mi preparis du aliajn pakaĵojn, fortunes-eo-ascii kaj fortunes-eo-iso3. Uzu: $ fortune eo por mesaĝoj en UTF-8 kodo (en pakaĵo fortunes-eo), $ fortune eo-ascii por ASCII (post-x metodo) (en pakaĵo fortunes-eo-ascii) kaj $ fortune eo-iso3 por ISO-8859-3 kodo (en pakaĵo fortunes-eo-iso3) -- Radovan Garabík , Mardo, 30 Julio 2002 09:53:21 +0200